BRAZILO-KOREIO

Okazas du eventoj ĉe Brazilo-Koreio:

BRAKO estas interkultura renkontiĝo en virtuala ĉambro dum 1h30. En tiu renkontiĝo, brazilanoj, koreoj kaj vizitantaj alilandaj esperantistoj sin prezentas al la ĝenerala ĉeestantaro. Post tiu enkonduka momento, sekvas prelego dum duonhoro pri diversaj kulturaj kaj naciaj temoj, aŭ de Brazilo, aŭ de Koreio. Sekvas diskutoj kaj muzikaj momentoj de ambaŭ landoj.

BRAKUMO estas interamikiĝa renkontiĝo. Post enveno de ĉiuj partoprenantoj, la virtuala ĉambro estas disdivita en diversaj subĉambroj por babila evento dum cirkaŭ 45 minutoj. La temoj estas diversaj, tamen ĉefe kulturaj, regionaj kaj familiaj temoj, kiuj disvolviĝas libere inter la partoprenantoj.


BRAKO
Interkultura Renkontiĝo
BRAKUMO
Interamikiĝa Renkontiĝo
de Brazilanoj kaj Koreoj
Proksimaj eventoj por 2022:
Marto: 11, 25
Aprilo: 8, 22
Majo: 6, 20
Junio: 3, 17
Julio: 1, 15
Ne haltas ekde la 7a de Januaro, 2022,
ĉiu dua vendredo.
En Brazilo: ĉiu dua VENDREDO je la 21:00 (UTC-3)
En Koreio: Ĉiu dua SABATO je la 9:00 (UTC+9)
Alterne al BRAKO:
En Brazilo: ĉiu dua VENDREDO je la 21:00 (UTC-3) 
En Koreio:  Ĉiu dua SABATO je la 9:00 (UTC+9)
O atributo alt desta imagem está vazio. O nome do arquivo é Brazilo-Koreio-Banto1-950x1024.jpg
LIGILO POR LA VIRTUALA ĈAMBRO >>>https://us02web.zoom.us
ID de la ĉambro: 81916805743
Pasvorto: saluton
AŬ SIMPLE ALKLAKU ĈI TIE
Partoprenu en nia Fejsbuka grupo ĉe: https://www.facebook.com/groups/koreiobrazilo

Renkontiĝo Koreio-Brazilo estas tre grava evento en Esperantio. Du tre malsimilaj landoj laŭ geografio, lingvo kaj kutimoj kuniĝos en virtuala renkontiĝo, uzante Esperanton, por interrilatiĝi. Koncernaj esperantistoj de tiuj landoj decidis streĉi la interamikiĝon. Brazilo kaj Koreio, malgraŭ la tre bonaj diplomatiaj kaj komercaj rilatoj, tre malmulte konas la vivon unu de la alia. Oni scias, ke la esperantistoj povos ŝanĝi tiun mankon. Per komuna lingvo kaj amikecaj sintenoj, ni povas krei ponton inter apartaj kulturoj. Oni esperas, ke tiu eksperimento de adekvata uzo de Esperanto, povos inspiri multajn aliajn esperantistojn elliri el siaj naciaj nestoj kaj bone praktiki tiun principan ekzercon de esperantismo por naski internaciajn konatiĝojn. Ni forte kredas ke duope laŭlande, ni povas pli intense koni unu la alian kaj tiel streĉi la amikecon inter tiuj du landoj. Ke multaj duopoj ekzistu per Esperanto. Ĉiuj alilandaj esperantistoj estas ĉiam bonvenaj por ĉeesti niajn renkontiĝoj.

Jen kelkaj fotoj kaj videoj de la pasintaj vivaj rekontiĝoj:

1ª Renkontiĝo (5/6 Feb 2021):

2ª Renkontiĝo (19/20 Feb 2021):

http://www.youtube.com/embed/JfaQnn3EOsA

4a Renkontiĝo (19 Mar 2021)
http://www.youtube.com/embed/cIy2PkLkdVc

Poemo deklamita de Paulo Nascentes dum tiu evento evento omaĝe al niaj BraKoj:

FRATA BRA-KO
Paŭlo P Nascentes

Interkulturo, frata BraK-umo,
Bra-ko similas al ĝardeno
floras sinteza Lumo
Ĉiele Ŝlosilo bluas
fluas glate Adoniso
Surtera paradizo edeno
Vigle jenas kono-Arbo
ne gravas ĉu Somer’ ĉu Vintro
ĉar Feliĉa amikeco arda
ĉe unu kaj alia flanko
Fajro, Neĝo, Rivero, Blanko
Amira diro: muziko! dolĉa dir-maniero: Vi estas Mia Amiko!


×

Hello!

Click one of our contacts below to chat on WhatsApp

× Como posso te ajudar?