movado
-
UEA dancos por paco
Kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por paco estos la celo de projekto, en kiu UEA kunlaboras kadre de Unesko. Tiel UEA sukcesos montri, ke Esperanto estas tutmonda lingvo, diras François Lo Jacomo, estrarano de UEA.
-
Vikinovaĵoj strebas iĝi pli multlfankaj
Pro unuflanke putinisma raportado pri la milito en Ukrainio ni antaŭ unu jaro forigis la ligilojn al la freŝaj artikoloj de Vikinovaĵoj en Libera Folio. La projekto tamen plu ekzistas, kaj ĵus aperis la mila artikolo. Unu el la aktivuloj estas Vladimir Perepelica, kiu nun alvokas pli da homoj partopreni, por igi la projekton pli multflanka kaj ekvilibra.
-
UEA havas novan eksprezidanton
Kep Enderby neniam estis prezidanto de UEA. Anstataŭ li tiun postenon en la jaroj 1998–2001 havis Leonardo Popov, posta TEJO-volontulo. Tiel almenaŭ ŝajnas laŭ la portretoj de eksprezidantoj, kiuj nun pendas en la Centra Oficejo.
-
Trump postulas pagon por la angla
Donald Trump, la eksa prezidento de Usono, lige kun sia elektokampanjo subite ekpostulis pagon por la internacia uzo de la angla lingvo. Laŭ li, firmaoj en aliaj landoj ne ricevu profiton de la lingvo, kiun Usono disponigis al la mondo, se ili ne pretas pagi por ĝi.
-
Kiel Nixon vizitis Esperanto-kongreson en 1959
En 1959 Richard Nixon, la tiama vicprezidanto de Usono, neatendite vizitis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio. Informojn pri la vizito malkovris Guilherme Fians dum arkivaj esploroj ĉe University of Massachusetts Amherst, financitaj de Esperantic Studies Foundation. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la okazaĵoj en Pollando.
-
La Universala Kongreso en 2025 okazos en Brno
Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. Brno estos la venontjara kongresurbo. Ni republikigas la komunikon de UEA.
-
Eksterlandanoj ne plu rajtas membri en REU
Sekvante ŝanĝojn en la rusia leĝaro la estraro de Rusia Esperantista Unio decidis ke alilandaj esperantistoj ne plu rajtas membri en ĝi. Mallonga analizo de la leĝa teksto montras ke tiu decido povas esti senbaza, skribas Grigorij Arosev.
-
Esperantisto arestita en Rusio
La esperantista maldekstra aktivulo kaj muzikisto Jurij Ĉilikin estis arestita en Niĵnij Novgorod en Rusio. Oni akuzas lin pro "pravigo de terorismo". La puno laŭ la nunaj rusiaj leĝoj povas esti malliberigo ĝis sep jaroj. Ne klaras, ĉu lia partopreno en esperantista muzikgrupo rilatas al la akuzo.
-
George Soros memoras pri IJK en 1947
La mondfama financisto George Soros ne forgesis pri sia esperantista junaĝo. Post la 100-jara jubileo de la iama prezidanto de UEA, Grégoire Maertens. Soros aparte dankis al Maertens pro helpo kiu ebligis al li partopreni en la IJK en 1947, kiam li havis malfacilaĵojn enveturi en Brition.
-
Politika movado de Varoufakis uzas Esperanton
Eŭropon regas oligarkoj. Tion asertas politika movado fondita de Yanis Varoufakis, iama financministro de Grekio. La movado, kiu aktive uzas Esperanton, interalie kampanjas por liberigo de sia membro Julian Assange, sporta bojkoto de Israelo kaj ”demokratia revolucio”.